Saltu al enhavo

Claude-Adrien Helvétius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claude-Adrien Helvétius
Persona informo
Claude-Adrien Helvétius
Naskiĝo 26-an de januaro 1715 (1715-01-26)
en rue Sainte-Anne
Morto 26-an de decembro 1771 (1771-12-26) (56-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Preĝejo de Sankta Roĥo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Jean-Claude-Adrien Helvétius Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Anne-Catherine de Ligniville, Madame Helvétius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Élisabeth Charlotte Helvétius (en) Traduki, Geneviève-Adélaïde Helvétius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Johann Friedrich Schweitzer (en) Traduki (avo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
poeto
francaj moralistoj
verkisto
Enciklopediisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Claude-Adrien HELVÉTIUS (n. 26-an de januaro 1715, Parizo, Francio - m. 26-an de decembro 1771, Voré, Collines des Perches) estis franca filozofo, mecenato kaj gastiganto de la grupo Philosophes (enciklopediistoj) de la franca kleriĝo. Li fervore ellaboris matarialisman kaj sensualisman konideon kaj etikon, atakis la onidiran religian fundamenton de la moralo kaj ellaboris aŭdacan edukteorian sistemon.

Lia patro estis kuracisto de la reĝino, li mem – je peto de la reĝino – iĝis en 1738 fermier-général (ĉef-impostluanto). Li edziĝis en 1751, abdikis pri la ofico kaj retiriĝis al bieno apud Parizo, en la kastelon de Voré. Tie li verkis la poemon Le Bonheur (Feliĉo), kiu aperis nur postmorte kun la resumo, kiun skribis markizo De Saint-Lambert pri liaj vivo kaj verkoj (1772). Tie estiĝis la fama filozofia verkaĵo, la De l'esprit (Pri la spirito; 1758), kiu ekis tuj akrajn polemikojn.

Ĉar li atakis ĉiun formon de moralo baziĝanta sur religio, li akiris grandpotencajn malamikojn. Kvankam la libro povis aperi per reĝa permeso, ĝin kondamnis filo de Ludoviko la 15-a, la tronheredulo Ludoviko kaj eĉ la Sorbonne, la jezuita ordeno kaj la papo. Finfine oni juĝis la libron je publika bruligo. La enciklopediistojn trafis grava situo, tiel ankaŭ Voltaire devis deklari, ke la libro estas banala, ĝena kaj eĉ falsa. Jean-Jacques Rousseau deklaris, ke bonintenco de la verkinto dementas la proprajn principojn. Helvétius estis devigata retiri la tezojn kaj li faris tion trifoje. La Enciklopedio ne povis aperi kaj oni bruligis eĉ verkojn de Voltaire.

Helvétius vojaĝis en 1764 en Anglion, en 1765 en Berlinon, je peto de la prusa reĝo Frederiko la 2-a. Li samjare reveturis en Francion, kie oni tiam jam ne persekutis la enciklopediistojn. La lastajn jarojn li pasigis en Voré.

Laŭ Helvétius, ĉiu homo estas samforme edukebla kaj ĉio per la edukado. Laŭ tio kritikis li verkon de Rousseau (Émile) kaj verkis De l'homme, de ses facultés intellectuelles et de son éducation (Pri la homo, ties spiritaj kapabloj kaj edukado, 1772), en kiu li esprimis, ke la edukado solvas ĉiun problemon de la homaro.

Kelkaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • De l'esprit (1758).
  • De l'homme (postmorte, 1773).
  • Le Bonheur, poème allégorique (postmorte, 1772, verkita inter 1740 kaj 1750).
  • Correspondance.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]